Biblioteko
Biblioteko

Konferenco de ĈEA en Svitavy

Oktobre 2009 okazis en la muzeo jarkonferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Tradicia renkontiĝo de ne nur ĉeĥaj esperantistoj estis dediĉita al labortaksado, planado, sed ankaŭ al instruado, kulturo kaj amuzo.

La aranĝo komenciĝis per solena inaŭguro de la 3-a ekspozicio en nia muzeo.

Vendredvespere en la historia salonego de la Domo de Ottendorfer okazis interesa monodramo pri d-ro Zamenhof, kiun verkis kaj en kiu ĉefaktoris la fama Esperanta „bardo sen barbo“ Georgo Handzlik el Pollando. Videospecimenon el la spektaklo vi povas vidi ĉi tie.

Omaĝe al 40jariĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio okazis en la nova kulturcentro Fabrika solena koncerto, en kiu prezentiĝis esperantistaj artistoj Miroslav Smyčka (kantado), Jan Duda (violono) kaj Blanka Poukarová (piano).

Fotografaĵoj el konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy 2009 estas videblaj ĉi tie.

  • jito-

  • publikita 10. 10. 2009
  • 847 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi