Biblioteko
Biblioteko

Kalendaro 2018

Ni prezentas al vi murkalendaron por 2018, eldonitan omaĝe al la ĉi-jara deka naskiĝdatreveno de Esperanto-Muzeo en Svitavy.

La kalendaron en plena distingo por printado aŭ retepoŝta transsendo vi povas elŝuti ĉi-paĝe sube.

Eldonis Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy (vidu paĝon en Facebook kaj retejon).

Pri solenaĵo omaĝe al nia muzea datreveno, kiu okazos inter la 14-a kaj la 16-a de septembro kaj pri pluaj

ev. akompanaj aktivaĵoj ni ĝustatempe informos vin.

Por la pretigata jubilea ekspozicio jam nun ni aprezos viajn SALUTOJN SUR BILDKARTO EL VIA LANDO.

Elkoran antaŭdankon!

Bv. skribi al la adreso:

Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 SVITAVY, Ĉeĥio.


Soubory
jpg kalendaro-muzeo -2018.jpg (4.14 MB)

  • publikita 29. 1. 2018
  • 1289 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi