Biblioteko
Biblioteko

Invito al Muzea nokto 2017 kaj inaŭguro de la nova ekspozicio

Esperanto-Muzeo en Svitavy elkore invitas vin por la evento okazonta inter la 9-a kaj la 11-a de junio 2017. Kio ĉio por vi preparatas?

Ĉi-jara temo de la Muzea nokto en Svitavy estas i.a. inspirita per mistereco de muzeoj kaj historiaj domoj. Surprograme estos animacia artateliero, publika pentrado por ekstera galerio kaj koncertoj. La aranĝo estas destinita por vasta publiko. Eksterlandajn esperantistojn ni volonte akompanos kaj laŭbezone interpretos.

ELEKTO DE LA VENDREDA PROGRAMO: (9.6.)

17:00 – inaŭguro de la nova ekspozicio „Misteraj historietoj de Pavel Čech“ en la Urba Muzeo kaj Galerio

20:00 kaj 22:00 – netradicia trarigardo de la Ottendorfer-Domo, en kies teretaĝo situas Esperanto-Muzeo, kun kostumita ĉiĉerono, kaj historia kultura programo, kiu transportos vin al etoso de la komenco de la 20-a jarcento (pretigas membroj de la Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy, kunlabore kun la teatroensemblo DOMA, konata el UK-oj per surscenigoj de la verkoj de Karel Čapek, sub reĝisorado de Radka Oblouková)

Unuafoje la Muzeo nokto estas ligita ankaŭ kun Nokto de preĝejoj, kadre de kiuj vi povos senpage viziti lokajn ekleziajn memorindaĵojn (alitempe ofte fermitajn) kaj koncertojn de spirita muziko:

20:00 kaj 21:00 orgenaj minikoncertoj, 22:00 komuna kantado de ekumenaj kantoj el TAIZÉ

Interesitajn eksterlandajn gastojn nu volonte sciigos pri detaloj.


En nia muzeo ĉi-foje atendos vin ekspozicio „LA HOMO KONTRAŬ BABELO“ – renovigita kaj aktualigita ĝenerala parto de la ekspozicio, riĉigita je rememoro pri tri jubileantoj – ne nur L.L. Zamenhof (1859–1917), sed ankaŭ Francisko Valdomiro Lorenz (1872–1957), unika poligloto, kiu proprakoste kiel 18jara studento eldonis en 1890 la unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj, kaj post elmigro al Brazilo fondis tie Esperanto-movadon, kaj Theodor Čejka (1878–1957), nestoro de Esperanto-Movado sur teritorio de Ĉeĥio. Pri ĉiuj ni planas publikigi ankaŭ iujn ne tro konatajn aŭ nekonatajn faktojn aŭ materialojn. Parto de la ekspozicio estos dediĉita i.a. al niaj interesaj gastoj el la tuta mondo kaj al detektiva esploro pri identeco kaj posteuloj de esperantistaj korespondantoj el eksterlando el komenco de la 20-a jarcento. Ne mankos novaĵoj kaj interesaĵoj koncerne kolektmaterialojn kaj librokulturon. Ni pretigas por vi ankaŭ komplete novan multmedian enhavon de la infopanelo kaj virtualajn kolektojn en la komputilo por vizitantoj kaj por rekta foliumado ankaŭ plurajn historiajn interesaĵojn el nia biblioteko kaj deponejo.

Ni esperas, ke ĉiu el la gastoj trovos por si ion novan kaj interesan.


SABATA PROGRAMO: (10.6.)

10:30–12:15 Inaŭguro de la ekspozicio kun akompana kultura programo, zamenhofa tosto kaj eta refreŝiĝo

12:30–14:30 Tagmanĝo kaj libera tempo en la urbo (aŭ laŭdezire ĉiĉeronado tra la vidindaĵoj)

14:30 – 15:30 Prelego de Petr Chrdle pri F. V. Lorenc „Forgesita genio“ kaj bapto de la nova libro de prof. Novobilský – „František Vladimír Lorenc“

16:00 – 17:30 Prelego kaj projekciado de Ján Vajs pri „12. Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo"

19:00 Koncerto de la muzikgrupo NO PROBLEM kantanta precipe nigrulajn spiritualojn en la ĉeĥa, la angla sed ĉi-foje precipe en Esperanto – prezentiĝis ekz. dum SES en Nitra kaj IEL en Bartošovice

Partopreno en la tuta programo estas denove SENPAGA!


DIMANĈA PROGRAMO: (11.6.)

Precipe (sed ne nur) eksterlandaj gastoj povos ekskursi dimanĉe antaŭtagmeze per publika buso al la proksima pitoreska historia urbeto Litomyšl kaj viziti tiean renesancan kastelon troviĝantan sur UNESCO-listo kaj tombejon de Karolo Píč sur la fama arte valora Litomiŝla tombejo, kiu donis nomon al lia plej konata libro.

Preferantoj de piedmigrado povos ev. ekskursi ekz. al fontoj de la rivero Svitava aŭ aliloken laŭdezire.

Dimanĉe ankaŭ malfermitos niaj muzeo kaj biblioteko, precipe por tiuj, kiuj ŝatus pli detale esplori niajn virtualajn kolektojn aŭ trarigardi/studi librojn, gazetojn aŭ disponeblajn kolektmaterialojn.


MANĜOJ:

Okazos kaj pagatos individue. Ni volonte donos al vi necesajn konsilojn aŭ rekomendojn koncerne aĉet- aŭ manĝeblecojn aŭ surloke eblos interkonsenti pri kuna manĝado. Interesitoj povos sabate komune tagmanĝi en la restoracio ASTRA kun riĉa elekto de favorprezaj pretaj pladoj. Ĉiu pagos mem surloke.

..............

TRANOKTEBLECO: Proponatas tranoktebleco por 1 aŭ pliaj noktoj en 2–3-litaj ĉambroj kun propra duŝejo/necesejo (aŭ komuna por du ĉambroj), en FATIMA Koclířov, iama klostro, situanta 6 km for de la muzeo (vidu fotogalerion). Prezo estas 290,– CZK /popersone/nokte en 2–3lita ĉambro kun duŝejo/necesejo propra aŭ komuna por 2 ĉambroj, aŭ 190,– CZK/popersone/nokte en 2–4 lita ĉambro kun duŝejo/nesejo komuna surkoridore. 1 Eŭro = ĉ. 27 CZK (ĉeĥaj kronoj). Turisma krompago por la komunumo Koclířov estas 17,– CZK tage. Matenmanĝo mendeblos kaze de pli ol 10 dezirantoj – bv. tion indiki aliĝante por tranokto, ni tuj informos vin pri pli detalaj kondiĉoj! En la aliĝletero bv. indiki vian antaŭnomon kaj nomon, adreson, naskigdaton kaj numeron de pasporto.

Ni prizorgos por vi aŭtomobilan transporton al FATIMA kaj reen dum ambaŭ tagoj kontraŭ unufoja krompago 50,– CZK. Interesiĝantoj pri tranokto bv. skribu laŭeble plej frue al libuse.dvorakova@esperanto.cz (lokoj estas limigitaj).

Precipe por vizitantoj de malproksime eblas mendi tranokton ankaŭ por pli ol 2 noktoj. Ni volonte helpos vin organizi vian restadon kaj ekkonadon de la regiono Bohemia-Moravia Landlimo, kiu havas multon por proponi. En ĝis unuhora veturdistanco troviĝas la urboj Pardubice, Česká Třebová, Olomouc kaj Brno, kie ankaŭ eblas renkonti esperantistojn.

Interesiĝantoj pri tranokto bv. skribi plej malfrue ĝis la 10-a de majo al libuse.dvorakova@esperanto.cz (pli poste sen niaflanka garantio!!).

TRAFIKA ATINGEBLECO:

Svitavy situas en la sur la ĉefa trajnlinio inter Prago (2 horojn) kaj Brno (1 horon). Al Brno eblas veni per busoj aŭ trajnoj el Bratislava aŭ Vieno.

Kaze de bezono bv. kontakti nin por ev. helpo aŭ konsilo!

Pri la urbo Svitavy vi povas ekscii pli en:

Por partoprenantoj nur de la sabata programo: trajnoj el direktoj Ĉeská Třebová kaj Brno venas sabate ĉ. la 10-a horo kaj forveturas ĉ. la 18-a horo.


Venu por ekkoni ion novan pri Esperanto kaj pri Ĉeĥio, tosti kune la zamenhofan jubileon, renkonti viajn geamikojn kaj trovi la novajn! Ni ĝojatendas vin!

ĈEA-Komitato kun sia Muzea kaj ekspozicia grupo kaj Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy

Kontaktadreso: muzeo (ĉe) esperanto.cz

Pavla Dvořáková


  • publikita 7. 3. 2017
  • 1376 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi