Biblioteko
Biblioteko

Bonvenon al la Muzea nokto 2013 kaj al inaŭguro de la nova eskpozicio!

Ni elkore invitas vin al solena inaŭguro de la nova tutjara tema ekspozicio en nia muzeo, ĉi-foje kun la temo „Esperanto kaj muzoj“. Ni pretigas por vi buntan programon kaj esperas, ke vi ne enuos! La aranĝo okazos sabate la 8-an de junio kun ebla plilongigo de la restado!

La ekspozicio koncentriĝos pri specimenoj de arta kreemo de esperantistoj kaj aktivaj subtenantoj de Esperanto, kaj de amatoroj, kaj de profesiaj artistoj, ne nur el Ĉeĥio, sed el diversaj landoj de la mondo.

Estos prezentitaj ne nur klasikaj figurartaj verkoj (pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj, skulptaĵoj), sed ankaŭ uzita arto (popolmetioj, pentrado per varma vakso, modo, juveloj, marcipanaj figuretoj ktp.)

Aparte estos prezentita ankaŭ Esperanta poezio kaj teatro.

PLANATA PROGRAMO

SABATE la 8-an de junio

12:00 alveno de trajnoj el direktoj Prago, Ostrava, Brno
bonvenigo en la trajna stacidomo kaj antaŭ la muzeo
komuna tagmanĝo en la restoracio, promeno tra la urbocentro

13:30 malfermo de Esperanto-muzeo

14:00–15:45 kultura programo pri Esperanta poezio, teatro, muziko kaj figura arto (nur esperantlingve)

16:00– solena inaŭguro de la ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“ kun akompana programo kaj refreŝiĝo (ĉeĥlingve kaj sekve tradukate al Esperanto)

18:00 – programo en la najbara Urba Muzeo kaj Galerio (i.a. inaŭguro de la ekspozicio „Abelo – la bazo de la vivo“)

vespere – kultura spektaklo en la Domo de Ottendorfer kaj vojaĝo tra la tempo, i.a. renkontiĝo kun spirito de d-ro Zamenhof

filmprojekciado, kantado, akompanaj progtramoj enurbe, vinumado en apuda vinoteko

DIMANĈE la 9-an de junio

Por dezirantoj antaŭtagmeze busekskurso al proksima urbo Moravská Třebová kaj ĝia bela renesanca kastelo (ĉ. 60 CZK por buso kaj 110,– CZK (pensiuloj 70,– CZK) por 2 kastelaj itineroj – arthistoria kaj astrologia/al­kemia).

EBLAS MENDI MALMULTEKOSTAN TRANOKTON – bv. anonciĝi plej malfrue ĝis la 24-a majo, poste sengarantie!! Eblas mendi ankaŭ lokojn en pli komforta hotelo aŭ pensiono.

Partopreno en la programo estas SENPAGA, manĝojn (krom refreŝiĝo dum la inaŭguro) ĉiu pagas memstare. Tranokton oni pagas surloke, sed ni petas devontigajn aliĝojn!

Pliaj informoj kaj aliĝoj por tranoktado kaj ekskurso :

svitavy (heliko) esperanto.cz

Informoj pri la posttagmeza programo kaj aliĝoj por la programaj kontribuoj:

muzea.ekspozicio (heliko) gmail.com

Nome de la Muzea grupo de ĈEA

antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková, respondeculo pri ekspozicioj


  • publikita 10. 5. 2013
  • 1372 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi