Biblioteko
Biblioteko

Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kongresis

Ĉar nia muzeo prizorgas dokumentadon prioritate pri historio kaj Esperanto-movado en Ĉeĥio (kvankam kompreneble ne nur), ne preterlasindas ankaŭ aktivecoj de handikapitaj esperantistoj kaj iliaj favorantoj, kiuj ĵus kunvenis. La 6-a Internacia kongreso de AEH-IKEH en Štíří Důl (Skorpia Valo) ĉe la urbo Krucemburk
okazis post kvin jaroj en la tagoj 13.-16.9.2012. La kongreso estis organizita en somerrestadejo en ĉarma loko de la re- giono Vysočina (meze inter bohemia kaj moravia parto de Ĉeĥio).

Fine partoprenis 53 esperantistoj, inkluzive de kelkaj eksterlandanoj el Hungario, Bulgario kaj Nederlando. La kongresa temo „Helpu, kie vi povas“ akompanis la partoprenantojn dum ĉiuj kvar tagoj. La psikiatro, kuracisto, verkisto kaj diakono Max Kašparů traktis la temon en sia prelego „Rilatoj kaj statoj estas sorĉa cirklo“. La prelego rilatis problemojn kaj minuskompleksojn de la homoj, kiujn li spertis en sia psiĥiatria kaj animzorga konsultejo. Teoriajn principojn kaj siajn spertojn, kiuj koncernis helpadon al handikapitaj homoj, precipe al infanoj, klarigis en la prelego Pavla Dvořáková. Margit Turková rakontis pri la plej eminenta persono de la regiono Vysočina, pri Karel Havlíček Boroský. La esperantistoj vizitis ankaŭ memorejon de fama pentristo Jan Zrzavý, kiu al AEH-kongreso dediĉis la estro de la urbo Krucemburk) kaj ankaŭ lian tombon.

Ne mankis eĉ spertoj pri la rekta metodo de E-instruado, pri kiu entuziasme rakontis Viktor Dvořák. La radioamatoro Martin Kumpošt kaj František Frýbert prezentis al la ĉeestantoj radioelsendon sur mallongaj ondoj kaj ĉiujn surprizis la sukcesa ondokontakto kun Novzelando. Viktor Dvořák aranĝis en apuda gimnastikejo E-ekspozicion „De Komenský al Zamenhof“ kaj Petr Chrdle libroservon. Ankaŭ videoprezentadoj pri ĉiuj universalaj kongresoj kaj rakonto de Kvído Janík pri Irano estis interesaj partoj de la programo. La vesperoj ne estis enuigaj. Tra la salono sonis kantado akompanata per du gitaroj kaj en malfruaj horoj ĉe bivakfajro en indiana tendo estis agrabla travivaĵo. La sabata antaŭtagmezo apartenis al oficiala traktado de la 6-a kongreso. La kongreso estis inaŭgurita per la Eŭropa himno kaj bonvenigo de gastoj.Post alvenintaj salutvortoj Sinjorino Jarka Pecinová, la gvidantino de la restadejo, klarigis al ni la historion de la tuta areo kaj de la ĉirkaŭaĵo.

Post la raporto pri agado de la asocio (de la lasta kongreso en 2007 ĝis nun), sekvis raportoj pri la financa mastrumado, la revizia komisiono kaj baloto de la malnov-nova komitato. Estis aprobitaj: Lenka Angelová, Inĝ. Josef Hron, Inĝ. Josef Krob, Jana Křížková, Miroslava Kosnarová, Jarmila Rýznarová, Ludmila Srbová, Pavol Petrik. Redakcia konsilio: Míša Filip, Zdenka Novotná kaj Jiří Kosnar. Revizia komisiono: Pavel Nechvíle kaj Inĝ. Stanislava Nováková. Kiel organizantino de lingvaj seminarioj en Skokovy Jindřiška Drahotová. Post la diskuto kaj preparo de rezolucio la kongresan traktadon ni finis per E-himno. Endas mencii la turismajn travivaĵojn: Posttagmeza busekskurso al la pil-grimpreĝejo „Zelená hora“ kaj al la kastelo Žďár lasis en la partoprenantoj bonajn impresojn, same kiel iom bizara skulptaĵo, kiu staras kiel simbolo de la limo inter Moravio kaj Bohemio. Granda statuo de la ĉeĥa simbolo – leono rigardas en Bohemion kaj la moravia simbolo – la aglino direktas sin al Moravio. Por la lasta vespero venis muzikbando. La amuzadon brile gvi-dis Jana Křížková, kiu unue instigis nin, ke niaj „cerbaj dratoj“ vekiĝu kaj ni devis respondi 2-paĝan demandilon. La plej bonaj ricevis premion. Ne mankis riĉa tombolo.

  • padv-

  • publikita 12. 10. 2012
  • 714 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi