La unua ekspozicio de nova muzeo prezentis profilon de la historio, de unuaj proponantoj de internacia neŭtrala lingvo (Komenský, Liebnitz, Descartes), trans unuaj projektoj de internacia lingvo (volapük, solresol), ĝis ekesto de Esperanto kaj ĝia evoluo ĝis hodiaŭ, nome en nia teritorio. Videblas ankaŭ historiaj dokumentoj kaj nuntempa agado de la loka E-klubo, kiu ĝuste nunjare celebras 75jaran datrevenon de sia ekesto. Plue estas prezentata literaturo en Esperanto,lernolibroj, vortaroj, kaj ankaŭ kelkaj veraj unikaĵoj. El ili ni nomu almenaŭ libron pri TGM en Esperanto kun propramanaj dediĉvortoj kaj subskribo de Jan Masaryk, originalon de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj el la jaro 1890, aŭ kompletan jarkolekton 1912 de Esperanta belege ilustrita gazeto, kiu estis eldonita en Japanio kaj oni uzis por ĝi mane faritan paperon.
Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo kore invitis ĉiujn al la inaŭguro de la ekspozicio „Esperanto kaj junularo“ omaĝe al la 40-a datreveno de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la 65-a Internacia Junulara Kongreso la 28-an de marto 2009 en la Esperanto-Muzeo, náměstí Míru 1, Svitavy, CZ Prezentis : Petr Chrdle, Ĉeĥa Esperanto-Asocio; Dan Mrázek, Ĉeĥa Esperanto-Junularo; Kulturprogramo: Jan Duda. La eksponatojn pruntedonis Esperanto-kluboj el la tuta Ĉeĥio, la Ĉeĥa sekcio de TEJO kaj Ĉeĥa radio Leonardo. La ekspozicio daŭris ĝis septembro 2009.